Monday, March 16, 2015

La 106a elsendo – la 1a parto: La redakcia, iom hazarda sonbildo, Muzika premiero! “La Pac’” de Gilberto Gil “A Paz” en Esperanto, voĉo: Éric Languillat, gitaro: Ĵomart Amzeyev, drumo: Rômulo Felicio, traduko: Manolo Pankorbo, produktado: Roĝer Borĝes, vidu la videon sube. En la provizora studio de Varsovia Vento hodiaŭ Martusia, Kasia Ĥo, Goŝka ME, Luana de Mello kaj Irek, Roĝer Borĝes – Kaj Sentiĝas Am’ – el la disko “Sendependa”. Eksterordinare gaja gasto de nia redakcio, Luana de Mello, Poemo de Luana – La nebulo * la poezia retlogo, Jonny M. koncerte kun Meva – Esperanto, La dua muzika intervjuo kun Jonny M. – parto 1, La unua intervjuo registrita fine de 2013, Reklamo: Volontulu en Bjalistoko! kontakto:  babelturo(ĉe)gmail.comc La 106a elsendo – la 2a parto: La dua muzika intervjuo kun Jonny M. – parto 2, La unua intervjuo registrita fine de 2013, La historia rememoro pri Edmond Privat – Kasia Ĥo, Babilado de Irek kun BEMI-anoj pri avantaĝoj posedi biciklon,  rakontas pri siaj vidpunktoj kaj spertoj: Alina Brücker, Lars Sözüer, Ivo Miesen kaj Carsten Mischke, BEMI – La Biciklista Esperantista Movado Internacia, Salutoj de Luana kaj de la redakcianoj, Jonny M. – Kresku Esperantujo!