Monday, December 22, 2014

La kuba prezidento Raúl Castro alparolis la kuban popolon por informi pri la altnivela dialogo kun Usono kiu rezultigis la decidon de ambaŭ landoj restarigi la reciprokajn rilatojn kaj liberigi la kubajn kontraŭteroristajn batalantojn arestitajn dum pli ol 15 jaroj en tiu lando. Kuba prezidento Raúl Castro: "ni devas lerni la arton kunvivi, civilize, kun niaj diferencoj".

Monday, December 8, 2014

En tiu ĉi elsendo, redaktorino Maritza Gutiérrez prezentas: "Omaĝo al elstara kubano Antonio Maseo", (1845-1896) kiu forte kaj fizike batalis por sendependiĝo de Kubo el Hispanujo. Sekvas anonco pri tradicia renkontiĝo de la kuba Esperantistaro en la orienta provinco Guantanamo, kadre de la Zamenhofa Tago en decembro. La redakcio jam invitas vin al la 6a Kongreso de Kuba Esperanto Asocio venontjare okazonta inter la 18a kaj la 22a de novembro 2015 en Havano, Ĉefa temo de tiu kongreso: "Lingvoj kaj kulturoj: identeco kaj diverseco". Muziko: Jomo kantas "La fumo" de sia KD "Jomo sklavumas". Sekvas informoj pri la internacia Esperanto-movado. Sekvas kanto de la brazila muzikgrupo "Supernova": "Alia mondo eblas". Raporto pri la plej gravaj okazaĵoj de la semajno en Kubo. Sonteĥniko: Aleĵandro Garcia, redakcio: Maritza Gutiérrez, kaj ĉe la mikrofono: Ariana Garcia kaj Mario Ruiz Carel.   Klaku ĉi tie por pliaj informoj pri Radio Havano Kubo.

Wednesday, December 3, 2014

En tiu ĉi elsendo, redaktorino Maritza Gutiérrez kaj Ariana Garcia invitas nin al multaj venontaj eventoj tra la mondo: La 71a IJK en Wiesbaden, Germanujo, en aŭgusto 2015 - La 100a UK en Lille, Francujo en 2105 - La 82a Itala Kongreso de Esperanto en San Bernadetto del Tronto inter 22-29 aŭgusto 2015 - La Kongreso de Kuba Esperanto Asocio en Havano, Kubo inter 18-22 novembro 2015. Sekvas fragmento pri la 60a datreveno de UNESKO-Montivideo 1954 en kiu Maritza observas ke "la Esperanto Movado estas unu el la plej UNESK-aj movadoj en la mondo"! Muziko: fama kuba kantistino Miriam Ramos kantas: "Fidela amanto". Sekvas raporto pri "Festivalo de Palmoj" okazinta en Kubo, lando en kiu troviĝas gravaj botanikaj ĝardenoj. Muziko: Eric Languillat kantas "Ĉie virinoj" de "Inicialoj dc". Sekvas novaĵoj de la semajno en Kubo. Sonteĥniko: Aleĵandro Garcia, redakcio: Maritza Gutiérrez, kaj ĉe la mikrofono: Ariana Garcia kaj Mario Ruiz Carel.  Klaku ĉi tie por pliaj informoj pri Radio Havano Kubo.

Sunday, November 16, 2014

En tiu ĉi elsendo, specialajn raportojn de Maritza Gutiérrez pri la 495a datreveno de la kuba ĉefurbo Havano, en 1982 nomita de UNESKO "Kultura Heredaĵo de la Homaro". Interalie interesajn informojn pri la malgranda baziliko kaj monaĥejo Sankta Francisko de Aziso, kiu troviĝas en la malnova historia urbocentro de Havano. Muziko: populara kuba kanto: "Sonejo de la montoj" aŭ "Ili estas montanoj" kantita de la kuba ensemblo "Amindaj", kanto de la fama kuba komponisto Miguel Matamoros. Sekvas anoncoj pri diversaj aranĝoj planitaj de Kubo Esperanto Asocio por 2014/2015. Kanto: "Anim' kaj koro" de la itala kantisto "Manuel" de sia disko "Mirindaĵo". Sekvas novaĵoj de la semajno en Kubo. Sonteĥniko: Aleĵandro Garcia, redakcio: Maritza Gutiérrez, kaj ĉe la mikrofono: Ariana Garcia kaj Mario Ruiz Carel.  Klaku ĉi tie por pliaj informoj pri Radio Havano Kubo.

Sunday, November 9, 2014

Maritza Gutiérrez enkondukas nin al la temo de la 6a Kongreso de Kuba Esperanto Asocio, okazonta venontjare en Havano. La temo estas: "Indenteco, kulturo, diverseco". Kanto: "Spegulo" el la albumo "Kiu semas venton", de Maragan', grupo kiu kutime prezentas tradician danc-muzikon el Sud-Francujo kaj Okcitanujo. La 16an de novembro 2014, la ĉefurbo Havano de Kubo fariĝas 495-jara: anonco kaj iomete da historio pri tiu evento. Kanto: "Por doni mian koron venas mi" de la kuba kantistino Miriam Ramos. Sekvas informoj el la 3a numero de la Internacia Pedagogia Revuo, oficiala organo de la Esperantistaj Instruistoj: interalie pri la ILEI-Konferenco Montivideo 2014. Sekvas novaĵoj de la semajno en Kubo. Sonteĥniko: Aleĵandro Garcia, redakcio: Maritza Gutiérrez, kaj ĉe la mikrofono: Ariana Garcia kaj Mario Ruiz Carel. Klaku ĉi tie por pliaj informoj pri Radio Havano Kubo.
Baldaŭ vi trovos ĉi tie mallongan priskribon de la enhavo de la plejlasta programo de Radio Havano Kubo. Redaktorino de la programo estas Maritza Gutiérrez. Klaku ĉi tie por pliaj informoj de Radio Havano Kubo.

Friday, November 7, 2014

En la malnova parto de Havano troviĝas vizitinda loko: muzeo pri rumo, distilita alkohola trinkaĵo produktita el sukerkana suko aŭ ties melaso. La karibuja regiono estas hejmo de rumo. Sekvas raporto pri la 3a Junulara Somera Renkontiĝo de la kuba junularo kiu okazis inter la 9a kaj 22a de oktobro 2014. Raportas Ariana Garcia Gutiérrez, unu el la organizantoj kaj partoprenantoj de la evento. Kanto: "Reklamo al Silent' " de la slovaka muzikgrupo "Teamo". Sekvas informoj pri la Esperantista agado en Kubo kaj en la mondo. Kanto de Hector Jimenez, kuba Esperantisto. Redaktorino de la programo estas Maritza Gutiérrez. Klaku ĉi tie por pliaj informoj de Radio Havano Kubo.