Sunday, November 16, 2014

En tiu ĉi elsendo, specialajn raportojn de Maritza Gutiérrez pri la 495a datreveno de la kuba ĉefurbo Havano, en 1982 nomita de UNESKO "Kultura Heredaĵo de la Homaro". Interalie interesajn informojn pri la malgranda baziliko kaj monaĥejo Sankta Francisko de Aziso, kiu troviĝas en la malnova historia urbocentro de Havano. Muziko: populara kuba kanto: "Sonejo de la montoj" aŭ "Ili estas montanoj" kantita de la kuba ensemblo "Amindaj", kanto de la fama kuba komponisto Miguel Matamoros. Sekvas anoncoj pri diversaj aranĝoj planitaj de Kubo Esperanto Asocio por 2014/2015. Kanto: "Anim' kaj koro" de la itala kantisto "Manuel" de sia disko "Mirindaĵo". Sekvas novaĵoj de la semajno en Kubo. Sonteĥniko: Aleĵandro Garcia, redakcio: Maritza Gutiérrez, kaj ĉe la mikrofono: Ariana Garcia kaj Mario Ruiz Carel.  Klaku ĉi tie por pliaj informoj pri Radio Havano Kubo.

Sunday, November 9, 2014

Maritza Gutiérrez enkondukas nin al la temo de la 6a Kongreso de Kuba Esperanto Asocio, okazonta venontjare en Havano. La temo estas: "Indenteco, kulturo, diverseco". Kanto: "Spegulo" el la albumo "Kiu semas venton", de Maragan', grupo kiu kutime prezentas tradician danc-muzikon el Sud-Francujo kaj Okcitanujo. La 16an de novembro 2014, la ĉefurbo Havano de Kubo fariĝas 495-jara: anonco kaj iomete da historio pri tiu evento. Kanto: "Por doni mian koron venas mi" de la kuba kantistino Miriam Ramos. Sekvas informoj el la 3a numero de la Internacia Pedagogia Revuo, oficiala organo de la Esperantistaj Instruistoj: interalie pri la ILEI-Konferenco Montivideo 2014. Sekvas novaĵoj de la semajno en Kubo. Sonteĥniko: Aleĵandro Garcia, redakcio: Maritza Gutiérrez, kaj ĉe la mikrofono: Ariana Garcia kaj Mario Ruiz Carel. Klaku ĉi tie por pliaj informoj pri Radio Havano Kubo.
Baldaŭ vi trovos ĉi tie mallongan priskribon de la enhavo de la plejlasta programo de Radio Havano Kubo. Redaktorino de la programo estas Maritza Gutiérrez. Klaku ĉi tie por pliaj informoj de Radio Havano Kubo.

Friday, November 7, 2014

En la malnova parto de Havano troviĝas vizitinda loko: muzeo pri rumo, distilita alkohola trinkaĵo produktita el sukerkana suko aŭ ties melaso. La karibuja regiono estas hejmo de rumo. Sekvas raporto pri la 3a Junulara Somera Renkontiĝo de la kuba junularo kiu okazis inter la 9a kaj 22a de oktobro 2014. Raportas Ariana Garcia Gutiérrez, unu el la organizantoj kaj partoprenantoj de la evento. Kanto: "Reklamo al Silent' " de la slovaka muzikgrupo "Teamo". Sekvas informoj pri la Esperantista agado en Kubo kaj en la mondo. Kanto de Hector Jimenez, kuba Esperantisto. Redaktorino de la programo estas Maritza Gutiérrez. Klaku ĉi tie por pliaj informoj de Radio Havano Kubo.